das Wörterbuch italienisch Minus Esperanto

italiano - Esperanto

entrambi die Esperanto:

1. ambaŭ


Ambaŭ vivantas.
Por ambaŭ tradukoj, mi ĉiam devas uzi vortaron kaj mi vidas, ke mankas tro da sciencaj vortoj en ĝi.
La malakordo inter la historioj de ambaŭ partioj implikitaj en la akcidento estis tiom granda, ke por la aŭtoritatoj malfacilis decidi, kiu flanko diris la veron.
La kanada dankfesttago kaj la Kolumbotago en Usono samtempas, tial parolantoj de Esperanto el ambaŭ landoj profitas por havi internacian kunvenon.
Oni povas mezuri la kvanton de malbona gusto de viro, kiam oni mezuras la kvanton de lia harŝmiraĵo, kion li uzas potage, komparante ambaŭ faktojn.
Bona kaj fidela traduko nur tiam estas ebla, kiam la tradukanto mastras ambaŭ lingvojn, tio estas la fontolingvon kaj la celolingvon.
La morto estas unu el ambaŭ. Aŭ ĝi estas detruiĝo kaj la mortintoj konscias nenion; aŭ, kiel oni diras al ni, ĝi estas ŝanĝiĝo: migro de la animo de ĉi tie aliloken.
Ambaŭ opinioj havas meritojn kaj malmeritojn, mi do ne tuj decidos, kiun mi subtenos.
Por konvinkiĝi, ke ekologie kultivitaj legomoj estas pli bonaj, sufiĉas fermi la okulojn kaj gustumi malgrandan kutiman burĝonan brasikon, poste burĝonan ekobrasikon, ambaŭ akurate samlonge stufitaj. Mi vetas, ke vi gustos la diferencon.
Esperanto funkcias per literaĵo same kiel la ĉina per ideografiaĵo. Ili ambaŭ prezentas dismembrigon de la ideoj sub formo de sendependaj kaj senŝanĝaj elementoj.
Laboro kaj amuziĝo estas ambaŭ necesaj por la sano; tio donas al ni ripozon, kaj ĉi tio donas al ni energion.
LGBT-komunumoj en la tuta mondo nomas vin 'heroo' kaj diras ke oni false akuzis vin intence', klarigis Al-Sayib. "Sed la ordogardantaj organizaĵoj signas vin senindulga murdisto. Kiu el ambaŭ vi estas, Dima?"
Uzante Esperanton kun li, mi sentas ke ni ambaŭ estas samnivelaj, almenaŭ el lingva vidpunkto.
La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.
Ni devas mezuri vian okulan premon, - bonvolu larĝe malfermi ambaŭ okulojn kaj fikse rigardi al tiu ĉi objekto.