das Wörterbuch Polnisch Minus Esperanto

język polski - Esperanto

śmiertelny die Esperanto:

1. morto morto


Amegi ĝis morto.
Hodiaŭ mi aŭdis per la radio, ke estas la centjariĝo de la morto de fama aŭtoro, kies nomon mi jam forgesis.
3 tagojn post la morto haroj kaj ungoj plukreskas sed telefonalvokoj maloftiĝas.
Semajnon antaŭ sia morto ŝi ŝanĝis sian testamenton kaj heredigis la tuton de siaj riĉaĵoj al sia hundo Pum.
„Kroniko de anoncita morto” estas romano de la kolombia aŭtoro Gabriel García Márquez.
Pro la morto de la prezidanto la novaj politikaj decidoj devos atendi la aprobon de la registaro.
La morto estas unu el ambaŭ. Aŭ ĝi estas detruiĝo kaj la mortintoj konscias nenion; aŭ, kiel oni diras al ni, ĝi estas ŝanĝiĝo: migro de la animo de ĉi tie aliloken.
La drogvendisto kondamnita al morto pretis kunlabori kun la aŭtoritatoj por malaltigi sian punon al dumviva malliberiĝo.
La morto de talentulo ĉiam malĝojigas min, ĉar pli bezonas lin la mondo ol la ĉielo.
La plej stranga afero estas, ke li savis sian plej grandan malamikon el neevitebla morto.
Laŭ Homoj de la Vero la universo konsistas el nur unu substanco, kaj ĉio, kio nomiĝas generado kaj korupto, morto kaj vivo, konsistas nur el iu kombino aŭ malkombino de ĝi.
Ni ĉiuj kontraŭas nian propran kuracon; ĉar morto estas la kuraco por ĉiuj malsanoj.
Kion vi serĉas, demandis la feino; junecon sen maljuniĝo kaj vivon sen morto, respondis la princo.
La morto estas la abomeninda fakto, kiun la naturo devas kaŝi, kaj ĝi bonege kaŝas ĝin.
Min mirigis aŭdi ŝin paroli pri morto, kiam ŝi ĉiaaspekte ŝajnis tiel bonfarta, kiel ni iam vidis ŝin.