das Wörterbuch Polnisch Minus Esperanto

język polski - Esperanto

chociaż die Esperanto:

1. kvankam


Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.
Kvankam pluvis, ŝi iris eksteren.
Kaj kvankam la frazo "paco por la mondo" ŝajnas alloga, la aliro al paco en la mondo estas tre longa kaj plenplena je malbeleco.
Aristotelo subtenis, ke virinoj havas malpli da dentoj ol viroj; kvankam li estis edziĝinta dufoje, li neniam ekpensis pri kontrolo de sia aserto esplorante la buŝojn de siaj edzinoj.
Vi vidas, diris la pli aĝa frato, "ke mi pravis. Ĉi tie mi vivis kviete kaj bone, dum vi, kvankam vi povintus esti reĝo, vidis multajn malfacilaĵojn.
Kvankam usonaj metodoj ofte sukcesplenas, la japana eduksistemo, kiu produktas la plej legokapablajn homojn en la mondo, certe povas instrui kelkajn lecionojn al Usono.
Kvankam forkoj troviĝis jam sur la tablo de riĉuloj, multaj membroj de reĝaj familioj, kiaj Elizabeth la 1a de Anglujo kaj Louis la 14a de Francujo, manĝis per siaj fingroj.
Kvankam homoj flatas unu la alian pro siaj grandaj agoj, tiuj ne ofte estas rezultoj de granda intenco, sed de hazardo.
Kvankam mi rompis provotubojn kaj ludis per kemiaĵoj, mi foje ankaŭ sukcesis respekti la instruistajn ordonojn ripetante eksperimentojn, kiujn la aliaj jam delonge realigis.
Kiam oni ofte komunikas kaj rilatas kun homoj el aliaj landoj kaj kulturoj, estas tute nature ke oni lernas el tio, kvankam foje nur post pluraj miskomprenoj kaj mirado.
Kvankam Goo estas verŝajne la japana ludo preferata en mia lando, ne pli ol kelkaj universitataj studentoj konas ĝin.
Kvankam li faris literuman eraron en sia frazo, nekontesteblas, ke Niko estis la pli rapida el ni ambaŭ.
La vortstoko de Esperanto estas la plej granda, kvankam la parkerendaj vorteroj estas tre malmultaj kompare kun la vortoj de la naturaj lingvoj.
Kvankam lia restado en Eŭropo estis mallongdaŭra, Spenser sentis, ke li per la vojaĝado lernis pli pri interrilatoj kun aliaj personoj ol li faris en la supera lernejo.
Kvankam komputilprogramistoj uzas punktokomojn ĉiutage, nuntempe la plimulto da homoj uzas punktokomojn nur por miensimboloj.