das Wörterbuch Polnisch Minus Esperanto

język polski - Esperanto

język die Esperanto:

1. lingvo lingvo


Lingvo estas komunikilo.
Lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas propraĵo de ĉiuj; la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi.
La lingvo Esperanto posedanta riĉan literaturon kaj 130-jaran pasintecon, estas alproprigebla dum dekono da tempo bezonata por la ellernado de la disvastiĝintaj, grandaj, naciaj lingvoj.
Kiam ni diras ke lingvo estas kulture transdonata - tio estas, ke ĝi estas lernata prefere ol heredita - ni volas diri, ke ĝi estas parto de tiu malsimpla tuto de lernita kaj kundividita konduto, kiun antropologoj nomas kulturo.
Tamen, kiam temas pri lingvo, nur la kapablon paroli kaj kompreni ni heredas per genoj. La lingvo aŭ lingvoj, kiujn ni propre parolas, transdoniĝas al ni ne per genoj sed per kulturo.
William Stokoe, amerika esploristo, estis la unua, kiu pruvis, ke la gesta komunikado de la surduloj ne estas simpla mimiko, sed vera lingvo, nome signolingvo, havanta sian leksikonon kaj sian gramatikon, kapabla esprimi iun ajn mesaĝon.
Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean: tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton.
Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen ĉia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.
Mi ankoraŭ neniam vizitis tiun urbon, pli grave, mi ne konis eĉ unu vorton de tiu lingvo kiu tie estis parolata.
Estas korvarmige, kiam oni aŭdas kanton en - ŝajne - fremda lingvo (slovaka, makedona, slovena) vortojn, kiujn oni jam konas ekde la infanaĝo kaj eĉ komprenas tutajn frazojn.
Pere de utiligado de Esperanto, sufiĉas ke ĉiu materialo tradukiĝu nur unufoje al Esperanto kaj aperu nur dufoje en Interreto, tio estas en la origina lingvo de la teksto kaj en ties Esperanta traduko.
Se oni komprenas ke lingvo estas vivanta vivaĵo kiu estas konstruita de la tuteco el ĉiuj parolantoj, tiam klasifiki kiel "ĝuste" aŭ "false" estas absurda.
Lingvo kreas konsciencon, do estu atenta pri tio, kion vi ĉi tie skribas aŭ tradukas!
Pro tio ke la plimulto de parolantoj de Esperanto lernis la lingvon aŭtodidakte, la interreto, ĝenerale, kaj la ttt-ejo www.lernu.net, specife, estis grandaj avantaĝoj por la lingvo.