das Wörterbuch Polnisch Minus Esperanto

język polski - Esperanto

już die Esperanto:

1. jam


Jam malfruas.
Kiam aliaj pekuloj ankoraŭ dormis, tiu ruza kaj senhonta homo jam estis filtranta la matenan kafon.
Tio okazis kiam mi estis en la unua studjaro de la mezlernejo, do 17 jaroj jam pasis de tiam.
Interreto jam faris grandan helpon al konigado kaj lernigado de Esperanto.
Tondro estas jam science klarigita, kaj homoj ne plu kredas ke ĝi montras ke dioj koleras al ili, kaj tiel ankaŭ tondro iĝis iomete malpli timiga.
Se vi aĉetas panon hodiaŭ, ĝi estos morgaŭ jam de hieraŭ.
De nenio fontis la alternativa nenio aŭ io. Tiel ke de nenio oni havas jam du kaj ke inter nenio, io kaj du, ni jen jam provizitaj de tri. Tiel la malsimpleco fontis de nenio kaj iras ĉiam kreskanta sen necesigi, por tion fari, dian intencon.
Vespere, iom laca, vi volis sidi antaŭ nova kafejo formanta la angulon de nova bulvardo, ankoraŭ plena de ŝtoneroj kaj jam glore montranta siajn nefinfaritajn pompaĵojn.
Ĉu jam estas operaciitaj viaj apendico, koro, pulmoj, stomako, galveziko, renoj, intestoj, utero, ovarioj, urinveziko aŭ prostato?
Mi ĝojis, ĉar mi povis aŭdi ŝian voĉon, sed ŝia unua frazo estis: "Mi jam pensis, ke vi forgesis min."
Imagu ĉiujn valorajn verkojn jam tradukitaj en Esperanton; kiajn efikojn tio kunportas?
Estis ankoraŭ sufiĉe varmega, malgraŭ ke la suno staris jam malalte.
Ĉe la bazo de la termodimamiko troviĝas la movado de atomoj kaj molekuloj, kaj la leĝoj de la movado, kun kiuj ni jam konatiĝis en la unua parto.
Farbi ĝin flava estas duobla trafo per unu pafo: ĝi kaj okulfrapas kaj ŝparigas, ĉar vi povas uzi farbon jam posedatan.

Esperanto Wort "już"(jam) tritt in Sätzen auf:

duolingo esperanto