das Wörterbuch Polnisch Minus Esperanto

język polski - Esperanto

najpierw die Esperanto:

1. unue unue


Unue virinojn.
Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.
Kredo pri iuj veroj estiĝis nur ĉe ĉiuj, ĉar ĝi estiĝis unue ĉe iu.
Se oni nomus landojn laŭ la vortoj, kiujn oni unue aŭdas tie, Anglujo nomiĝus "damn it".
En la mondo daŭras bataloj kaj militoj, ĉiam unue malfortuloj estas distretataj perforte.
Por li eksedziĝo estas bona elpensaĵo kun nur unu malavantaĝo: oni unue devas edziĝi.
Pro tio ke la trajno ne forveturos ĝis la sepa kaj kvarono, mi vokos niajn amikojn unue kaj poste mi skribos kelkajn poŝtkartojn.
Bonvolu montri perfingre al la loko de via korpo, kie vi rimarkis la simptomojn unue.
Ĉiu vero trapasas tri etapojn. Unue, ĝi estas primokita. Due, ĝi estas furioze atakita. Trie, ĝi estas akceptita kiel io memevidenta.
Eventuale povus funkcii ankaŭ se vi unue tre atente trarigardas la liston de frazoj kaj poste ekzercas vin per la metodo "tajpado".
Mi ne scias la kialon, sed estas ĉiam mia dekstra ŝuo, kiu unue eluziĝas. Ĉu mi neĝuste piediras.
La romianoj ne havintus sufiĉe da tempo por konkeri la mondon, se ili unue devus lerni la latinan.
Kion vi rimarkis unue: dolorojn urinante, elfluaĵon el la urintubo, ulceriĝon aŭ dolorojn en la ingvena regiono?
Li decidis ne aĉeti la domon, ĉar unue ĝi tro kostis, kaj due ĝi estis tro malproksima de lia oficejo.
Via dua infano estas knabo, ĉu ne? Vi estas bonŝanca! Tio estas laŭ la diraĵo-Nasku knabinon unue kaj knabon poste.