das Wörterbuch Polnisch Minus Esperanto

język polski - Esperanto

położyć die Esperanto:

1. metis


Vi estas lupo, kiu metis sin en felon de ŝafido.
Oni metis lin sub narkozon.
Kio okazis pri la libro, kiun mi metis tie antaŭ kelkaj momentoj?
La patrino zorge metis en albumon la fotojn de bebo.
La sako kiun mi metis sur la pasaĝersidilon estas for.
La vundo ĉesis dolori kiam li metis bandaĝeton sur ĝin.
Sed diable kien mi metis tiujn reŝargeblajn pilojn?
Sur la tegmento ni metis tradician tegolon.
Li manipulis la ŝaltilon kaj metis la ĉambron en helecon.
Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.
Antaŭ la punkto mi metis kompletan frazon.
Dio helpu vin, ĉar vi metis vin preter la kompato de la homoj.
Ĉiuj eraras, tial oni metis skrapgumojn ĉe la pinto de krajonoj.
Ŝi metis sian kapon al mia brusto por aŭskulti mian kororitmon.
La knabo kolektis manplenon da arakidoj kaj metis ilin en skatoleton.