das Wörterbuch Polnisch Minus Esperanto

język polski - Esperanto

pokój die Esperanto:

1. paco paco


La organizo "Kuracistoj sen landlimoj" ricevis la nobelpremion pri paco en 1999.
Paco kaj Amo.
Ni kun plezuro anoncas, ke vi gajnis la Nobelpremion pri paco.
Post nenombreblaj enterigoj de la milithakilo, ni ĉiam reelterigis ĝin. Ŝajnas ne esti iu signo de ĉiama paco.
Neniam ekzistis bona milito nek malbona paco.
Kaj kvankam la frazo "paco por la mondo" ŝajnas alloga, la aliro al paco en la mondo estas tre longa kaj plenplena je malbeleco.
Se la mondon paco regus, la homoj havus pli bonan vivon.
Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
Sur la pinto de alta monto ili propramane konstruis vilaĝeton, kie ili vivis en paco.
Paco ne nur estas la manko da perforto sed la estado de justeco.
Mi petas al la sciencistaro en nia lando, al tiuj, kiuj donis al ni la atomarmilojn, senprokraste turni sian grandajn talentojn al la servo de la homaro kaj al monda paco: doni al ni la rimedojn igi tiujn atomarmilojn senpovaj kaj superfluaj.
La vidvino skribigis sur la tomboŝtono: "Ripozu en paco - ĝis ni revidos nin."

2. ĉambro ĉambro


Bonvolu porti tiun malsanulan dosierujon al la radiografia ĉambro en la tria etaĝo.
Meze ĉi-jare vi insistis pri ĉambro almenaŭ unu kvadratmetron pli granda, sed nun ni disputas pri io tute alia.
En la ĉambro troviĝas litoj ŝraŭbfiksitaj sur la planko. Sur ili sidas kaj kuŝas homoj vestitaj en bluaj pormalsanulaj vestaĵoj, kaj, same kiel en antaŭaj tempoj, kun kufoj. Tiuj estas frenezuloj.
Tiu ĉambro kvietas.
La ĉambro entenas minimume 200, kaj maksimume 230 personojn.
Mia edzino prezentis elstaran estetikon ĉe la ornamado de la ĉambro.
La mezklasa usona bebo venas el la hospitalo por dormi en propra lito en propra ĉambro.
Estas tiel ke Pandark perdiĝis en sia ĉambro kaj oni ne plu iam vidis lin. Kelkaj diras, ke li mortis pro malsato, aliaj, ke li ankoraŭ serĉadas siajn KD-ojn.
La birdo flugas en la ĉambron. Ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin.
La ĉambro plenis je bestetoj, milionoj da malgrandaj, svarmaj bestetoj kun multegaj piedetoj.
Je tiu sama horo en apuda ĉambro aro da gejunuloj trinkante la vinon, kiu estas la suko de la plezuro, kantis tiun konatan rekantaĵon: "en subtegmento ja bonas je dudekjara aĝo".
De la alia flanko de la ĉambro ŝi formis la vortojn "Mi amas vin" per siaj lipoj.
Tiu ĉi estas fakte la ĉambro, kie mi renkontis mian edzinon la unuan fojon.
Vi ne devas kuŝi en lito, sed povas sidi en fotelo aŭ promeni en la ĉambro.
Ambaŭ amikoj kore kisis unu la alian, kaj Manilov kondukis sian gaston al la ĉambro.

Esperanto Wort "pokój"(ĉambro) tritt in Sätzen auf:

Zielonosowskie Esperanto 1