das Wörterbuch Polnisch Minus Esperanto

język polski - Esperanto

pozniej die Esperanto:

1. poste


Poste ili renkontiĝis ĉiutagmeze sur la kajo, kune matenmanĝis, tagmanĝis, promenis kaj admiris la maron.
Kaj poste?
Se vi deziras poste iĝi granda kaj forta, vi manĝu multe da spinaco kaj da pantranĉoj kun arakidbutero.
Por konvinkiĝi, ke ekologie kultivitaj legomoj estas pli bonaj, sufiĉas fermi la okulojn kaj gustumi malgrandan kutiman burĝonan brasikon, poste burĝonan ekobrasikon, ambaŭ akurate samlonge stufitaj. Mi vetas, ke vi gustos la diferencon.
La preĝejo, kiun ni preterpasis, disfalis dek minutojn poste pro tertremego kaj pli ol cento da kredantoj enteriĝis vivantaj.
Kiam mi estis juna, mi preĝadis por havi biciklon. Poste mi komprenis, ke dio ne laboras ĉi tiel. Do mi ŝtelis biciklon kaj preĝis por pardonemo.
Via dua infano estas knabo, ĉu ne? Vi estas bonŝanca! Tio estas laŭ la diraĵo-Nasku knabinon unue kaj knabon poste.
Pro tio ke la trajno ne forveturos ĝis la sepa kaj kvarono, mi vokos niajn amikojn unue kaj poste mi skribos kelkajn poŝtkartojn.
Eventuale povus funkcii ankaŭ se vi unue tre atente trarigardas la liston de frazoj kaj poste ekzercas vin per la metodo "tajpado".
Matematikistoj iusence similas al francoj: Kiam oni parolas al ili, tiam ili tradukas ĝin en sian lingvon, kaj poste el ĝi fariĝis io tute alia.
Por scii, ĉu frazo probable ne estas laŭleĝa, la recepto estas simpla: sufiĉas skribi algoritmon, kiu generas frazojn prenante hazardajn vortojn en la vortaro, poste serĉi, ĉu ĝi troviĝas en Tatoeba.
La “Armea Aerkorpuso”, fondita en 1918, poste iĝis la Usona Aerarmeo.
Poste kiam mi pensis ĝisfunde pri ĉi tiu elementa demando, mi konkludis, ke la diferenco inter la nemalhaveblaj vortoj "grava" kaj "esenca" — ofte priskribata de distingitaj homoj per "ega" aŭ "multsignifa" — estas ne signifoplena, sed sufiĉe malgrava.
Kiel mi poste konsciis, la aperinto sur mia sojlo petante helpon parolis la keĉuan.
Poste, kiam ili foririntis, ne plu videblis iu ajn sur la kajo, la urbo kun siaj cipresoj ŝajnis tute senviva, sed la maro ankoraŭ bruetadis kaj plaŭdis sur la marbordon.