das Wörterbuch Polnisch Minus Esperanto

język polski - Esperanto

tylko die Esperanto:

1. nur


Mi nur rigardas.
Kiam sinjoro Mezumulo sendas mesaĝon en botelo, temas nur pri infana amuziĝo. Se Kristoforo Kolumbo sendas mesaĝon en botelo, temas pri la sorto de tuta lando.
Eĉ se mi spektos bonan filmon nur unu fojon en unu monato, mi estos kontenta.
Kaj ne nur tio, la varoj en la magazeno de la marko ĝenerale estis pli multekostaj ol aliloke.
Ĉiu, kiu uzas Esperanton aŭ laboras por ĝi, estas Esperantisto, kaj ĉiu Esperantisto havas plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon simplan, malvarman internacian komprenigilon.
Ili emis akcepti vojaĝajn suferojn – precipe tiam, kiam oni devis iri piede aŭ rajdante tra nesekuraj vojoj – nur por renkontiĝo kun novaj kaj malsamaj homoj.
Ĉiujare multaj meritas ricevi la Nobel-premion pri paco, tamen necesas aljuĝi ĝin al nur unu.
Homoj kalkulas nur sian malbonŝancon; sian bonŝancon ili neniam kalkulas. Se ili ĝuste kalkulis ĝin, ili komprenus, ke ĉiu havas sian parton rezervita.
Ĝenerale, spiritecaj eraroj danĝeras; filozofiecaj nur ridindas.
Ili fine komencis reasfalti la vojon. Iĝis ja urĝe! Oni povis bicikli nur serpentumante, se oni volis eviti difektiĝon de la radoj pro la truoj en la vojsurfaco.
Image Viewer estas bildovidiga programo. Ĝi estas tre malgranda programo, limigita al nur bazaj funkcioj. La programon tradukis kunlaborantoj de la projekto Tatoeba.
La frazoj: "Ni manĝu avĉjon." kaj "Ni manĝu avĉjo." estas nur unu pruvo ke akuzativa -N povas multe ŝanĝi la signifon.
Ke mia provizora kunulo nur forkonsumas la provizon da papero por la presilo sen reaprovizi ĝin, ankoraŭ tolereblas, sed li faras same pri la neceseja papero!
Despotoj ne neas, ke libero estas bonega; tamen ili volas ĝin nur por si mem kaj asertas, ke ĉiuj aliaj tute malindas ĝin.
Laŭ Homoj de la Vero la universo konsistas el nur unu substanco, kaj ĉio, kio nomiĝas generado kaj korupto, morto kaj vivo, konsistas nur el iu kombino aŭ malkombino de ĝi.

Esperanto Wort "tylko"(nur) tritt in Sätzen auf:

duolingo esperanto