das Wörterbuch chinesisch Minus Esperanto

中文, 汉语, 漢語 - Esperanto

少数 die Esperanto:

1. malmultaj


Sen instruistoj malmultaj el ni estus memstare progresintaj.
Krom malmultaj malgravaj eraroj via komponaĵo estis elstara.
Malmultaj homoj pensas tiel.
Jen belega versoparo de Moŭlana Rumi, kiu entenas mondon da signifo en nur malmultaj vortoj.
Ŝajnas, ke ĉiu havas ion por trakti severe kun iu, sed nur malmultaj homoj povas konsideri tion filozofie.
Multe da libroj estas eldonataj, sed nur tre malmultaj el ili estas legindaj.
Kaŭze de pluvo ĉeestis malmultaj aŭskultantoj la koncerton.
La veron diras malmultaj, sed ŝi diras la veron.
La vortstoko de Esperanto estas la plej granda, kvankam la parkerendaj vorteroj estas tre malmultaj kompare kun la vortoj de la naturaj lingvoj.
En la ĝangalo vivas jam nur malmultaj tigroj.
Dum grandmensuloj emas aŭdigi multon per malmultaj vortoj, etmensuloj male emas multe paroli dirante nenion.
Malmultaj historiaj debatoj tiom ekscitis la pasiojn, kiom la debato koncerne la slavigon de Grekujo inter la 7a kaj 9a jarcentoj.
Malmultaj homoj hodiaŭ imagas, ke en Svedujo kaj Norvegujo, nun konsiderataj inter la plej prosperaj nacioj, oni ankoraŭ mortis pro malsato antaŭ jarcento.
Tri haroj en la supo estas relative multaj, tri haroj sur la kapo estas relative malmultaj.
Mi preferas multajn mallongajn feriojn al malmultaj longaj ferioj.