das Wörterbuch chinesisch Minus Esperanto

中文, 汉语, 漢語 - Esperanto

资源 die Esperanto:

1. Rimedoj


Provu per ĉiuj rimedoj.
Bonaj doktoroj klarigas la aferojn al siaj pacientoj per facile kompreneblaj rimedoj, uzante anatomiajn modelojn kaj simile.
Ambaŭ rimedoj danĝeras.
Provizoraj rimedoj ne multe efikos kontraŭ narkotismo.
Gravas ne la rimedoj, sed la celo.
La ŝancoj sukcesi pli grandas, se la negocisto ne nur konas sian fakon, kaj ankaŭ havas pli da rimedoj je sia dispono.
Foje ĉe la laboro mi devas mezuri areojn per simplaj rimedoj kiel mezurrubando aŭ io simila.
Hodiaŭ ekzistas tre diversaj rimedoj por trovi leteramikon.
Laŭnaturaj arkitekturo kaj urboplanado estas niaj solaj rimedoj kontraŭ la mediaj problemoj, kiuj jam alfrontas nin.
Karieraj ŝancoj, elasta labortempo, satelitaj oficejoj kaj pli da infanvartaj rimedoj estas bezonataj por aligi hejmvirinojn al labormerkato.
Por Esperanto komunikaj rimedoj estas eĉ pli bezonataj, ĉar esperantistoj loĝas tre dise tra la tuta mondo.
Ni tial ĉesigos la monan surŝutetadon por ke la rimedoj, je kiuj ni disponos fariĝu potencaj ŝanĝopeliloj.
Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson, kiu certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa digno, kaj kiun suplementu, laŭnecese, aliaj rimedoj de socia protekto.
Ni volas alporti lingvan ilaron sur la sekvontan nivelon. Ni volas vidi novigadon en la lingvolernada pejzaĝo. Kaj tio ne eblas sen liberaj lingvaj rimedoj, kiuj ne estas konstrueblaj sen komunumo, kiu ne povas kontribui sen efikaj platformoj.