das Wörterbuch Polnisch Minus Esperanto

język polski - Esperanto

jednakże die Esperanto:

1. tamen


Mi tamen dankas.
Mi estis malkvieta, malatenta, revema; mi ploris, mi sopiris, mi deziris feliĉon, pri kiu mi ne havis ideon, kaj kies malhavon mi tamen sentis.
Mi kredas, ke malgraŭ la malfacilaĵoj kaj defioj, kiujn ni devos alfronti, ni tamen tute transpasos ilin.
Ankaŭ se ni portas veston de Armani aŭ veturas en Jaguar, ni fine tamen ne estas io alia ol formikoj. Ni krablas kaj krablas sen multa senco, kaj fine mortas.
Kelkatempe oni deziras konduti kiel aliaj, tamen aliatempe – kaj fakte ofte – oni emas konduti siamaniere.
Tamen Japanujo estas ankoraŭ ne sufiĉe komprenita de aliaj landoj kaj la japanoj, same, trovas fremdulojn malfacile kompreneblaj.
Tamen estas junuloj, kiuj dormas apud sia poŝtelefono kaj unu el iliaj unuaj ĉiumatenaj agoj estas rigardi siajn mesaĝojn kaj la "maltrafitajn" alvokojn ricevitajn dum la nokto.
Pardonpetas, tamen mi volus diri la novaĵon al ŝi vizaĝ-vizaĝe.
Nutella ne estas tre konata en Japanio. Tamen, en Usono kaj Eŭropo ĝi estas fama panŝmiraĵo kaj diversgrandaj glasoj da Nutella videblas vicigitaj en multe da nutraĵvendejoj kaj superbazaroj.
Despotoj ne neas, ke libero estas bonega; tamen ili volas ĝin nur por si mem kaj asertas, ke ĉiuj aliaj tute malindas ĝin.
Se falas arbo en arbaro kaj neniu aŭdas tion, ĉu ĝi falis? Se viro en arbaro senbride diras la veron, kaj neniu virino aŭdas, ĉu li tamen malpravas?
Korespondado pere de e-poŝto ja ŝanĝis sian formon, tamen ĝia esenco restas sama: proksimigi la homojn unu al la alia – precipe mense.
Tamen, kiam temas pri lingvo, nur la kapablon paroli kaj kompreni ni heredas per genoj. La lingvo aŭ lingvoj, kiujn ni propre parolas, transdoniĝas al ni ne per genoj sed per kulturo.
Io, kion oni aŭdas ne per propraj oreloj kaj ne vidas per propraj okuloj, povus esti vera. Povas tamen esti mensogo.